|
tion mi vivis
Harmanli
| 03-08-2006 (Benno) |
|
Istanbul
| 31-07-2006 (Benno) |
Kara amikoj,
Mi jhus alvenis en Istanbul, kaj antau chio mi shatus danki al vi. Danki pro ne forgesi min, kaj reviziti tiujn paghojn de tempo al tempo, pro viaj mesaghoj en la gastlibro, pro la bondesiroj, retposhtaj, SMS-aj kaj gastlibraj, kaj tutsimple pro via esteco. Dankon!
Mi alvenis chi-tie post laciga sed tre interesa vojagho kaj ripozos min chi-tie ghis la 11a de augusto. Pli detala raporto sekvos.
Amike,
Benno |
|
Beograd II
| 15-07-2006 (Benno) |
Dum mia biciklado tra Kroatio mi estis - per pasporta servo - tre gastigeme bonvenigita de Josip en Durdevac kaj Damir en Osijek. Koran dankon!
Alveninte en Belgrado jam hierau, mi bedaurinde maltravis la okazon trovi logheblecon per Pasporta Servo, sed tamen trovis agrablan gastejon en la urbocentro.
Belgrado, same kiel Osijek kaj Novi Sad, surprizis min. per sia neatendita agrabla etoso en la urbocentro. Estas bela strato por piedirantoj, kun tute apude granda parko kiu invitas al promenoj kaj ripozoj.
Do hodiau mi ghuas tagon de ripozo, lavado, interreto kaj promenado, antau mia ekiro morgau lau la Danubo. |
|
Beograd
| 15-07-2006 (Benno) |
|
|
|