Jen, post preskau 4000km (mankas nur unu!) mi alvenis en Sivas. Kaj estas tempo por finfine raporti en esperanto, esperante, ke tiel ne nur la unuj skribos iom pli da mesaghoj en mian gastlibron, sed ankau ke la aliaj finfine lernu esperanton...:)...
La temperaturoj en Turkio ankorau estis kaj estas sufiche altaj, ghis 35 gradoj. Pro tio mi decidis ekde Safranbolu levighi kun la unua kanto de la Muezino je la 5a horo. Afero kio sufiche facilis tie, char la Moskeo estis tute apude, kaj tra la malfermita fenestro la kanto sufiche bone audeblis. Tiam mi havis sufiche da tempo por eta matenmangho kaj ankorau restis preskau horo da biciklado antau la sunlevigho.
Je tagmezo mi haltis en iu urbeto kaj sidighis apud en la ombro de teejo, apud maljunaj turkaj viroj. Ajranon, jogurto kun akvo, mia plej shatata trinkajho en chi tiu lando, ili bedaurinde ne havis. Do klopodante mendi iun limonadon mi finfine ricevis iun limonan trinkajhon tute varmega en tea glaso. Tamen, ghi estis sufiche refortiganta min, kaj post ankorau glaso da akvo mi sentas min fresha por daurigi. Pagi mi ne bezonis, mi estis invitita de mia tabla najboro. Dankinte mi do daurigis mian vojon al Kastamonu, urbo, kie mi por la unua fojo vere sentis la orientan fremdecon, dank al la foresto de amasaj turistoj. Estis agrabla sento, kaj mi antaughojas por la venonta parto de mia vojagho.
La tagon poste, la vojo chefe malsubeniris lau rivero ghis Duragan (diru Duraan) tra foje tre belaj kanjonecaj pajzaghoj. En Duragan mi unue bezonis ripozi min, antau trovi loghejon por la nokto. Post mallonga tempo sidighas viro vidalvide min, kaj provis paroli kun mi. Ni interparoletis, kiel bone eblas helpe de manoj kaj vortaro, char ni ne havis komunan lingvon. Iam li signis al junuloj, kiuj shajne iomete parolis la anglan, kaj denove ekis konversacio, iom pli enhavoplena. Kiel turisto mi estis vera sensacio, do pli kaj pli da homoj chirkauis nin, ekzamenis mian biciklon, scivolemis, ktp. Iam iu ech alportis por mi kebapon, kiam la junulo invitis min, dormi che li, kion mi tre bonvole akceptis.
En Turkio, kiam mi diras ke mi estas Sviso, temo pli au malpli frue chiam estas futbalo. Char estis pro la Svisoj, ke Turkio ne povis partopreni la mondchampionado en Germanio, kaj pro la malafablecoj de la turkaj oficiistoj che la ludo kontrau Svisio en Istanbulo, Turkio nun devas ludi 6 de siaj hejmaj ludoj en eksterlando. Do ankau en Duragan futbalo estis granda temo. Vespere mi ech estis invitia piedpilki kun kelkaj junuloj de la urbeto. Lacega mi do enlitighis, por denove, je la kvina matene daurigi mian vojon al Amasya, sur kies lastaj 30 kilometroj jam trapasis min iranaj kamionoj. Mi estis sur la chefa vojo al irano de Ankara kaj Istanbul. En Amasya shajnas okazi iun judoo-championado, eble pro tio multaj hoteloj estis plenaj. Unu hotelo tamen proponis min, dormi sur la tegmenta teraso, kaj ankau tiu oferto mi volonte akceptis. Do dum du noktoj mi dormis sub la steloj de Amasya, kun nokta vido al la chirkauaj montaroj kaj la kastelo. Kaj pro la minareto, denove jhus apud la hotelo, mi ne povis maltravi la horon por levighi....
Tra Tokat, kie mi malstrechighis en turka bano (Hamam), kaj montara trairo je 1650m alteco mi finfine atingis Sivas (1250m) antau daurigi mian vojon al Erzurum kaj Irano. |