30-10-2006
Nokton poste, mi denove bone dormis kaj sentis min sufiche forta por daurigi la vojon. Kaj kiam la gastiganto por la dua fojo jam demandis min translokighi al alia chambro, char li volis nove pentri ankau tiun chambron, mi decidis ne atendi longe, kvankam nur estis chirkau 40km ghis Mahan.
Iom ekster Kerman, mi baldau estis denove akompanata de motorbiciklaj geknaboj, kiuj fiere montris al mi, kiel veturi nur sur unu rado. Nu, mi agnoskis, ke mi ne kapablas fari tion, kaj post iom da tempo ili daurigis sian vojon. En la urbo Mahan, mi vizitis la Mausoleon, kiu havas belegan ghardenon en la korto. En iu ghardena restoracio, mi estis invitita por manghi de iu tre lerte aspektanta viro kun longa barbo, kiu hazarde estis tie. Post kiam ni mendis che la enirejo niajn manghajhojn, kiujn li pagis, li afable demandis, chu mi shatus manghi sole au kun li. Tiu respektema demando ja surprizis min en Irano, kie oni devas foje defendi sin kontrau troaj invitoj. Sed chi-foje mi volonte akceptis. Ni havis tre interesan konversacion. Dum 5 monatoj jam li studis la koranon en Mahan, sed li insistis, ke li studas ghin pro propra intereso, kaj ne por la registaro, au iu registara universitato. Parolante pri la Islamo en Irano kaj la tiujrilataj problemoj. Li konsentis, ke la devigaj islamaj leghoj estas problemo, kaj forigas de la homoj la intereso pri religio. Li citis amikon lian, kiu vizitis Europon: "En Europo mi vidis multe da Islamo, sed neniun Muslimon, en arabaj landoj mi vidas multe da Muslimoj, sed nur malmulte da Islamo."
Kiam mi daurigis la vojon al la princaj ghardenoj, malhelaj nuboj kaj shtorma vento ekaperis el la direkto, kien mi volis iri la postan tagon. En la princa ghardeno mi trovis ventprotekton en iu chambro de la kafejo, kie jam sidis kelkaj gejunuloj. Post kiam ili deklaris min kiel freneza pro mia vojagho, kaj post kiam iu germanparolanta suvenirvendisto konsilis min reiri al la polica stacio por tendumi, mi tamen starigis la tendon en iu kampo, chirkauita de muroj apud la princa ghardeno. Ech pluvis iom da gutoj, kaj mirigite mi rigardis la chiel-arkon super la sekigita pejzagho en la vespera lumo.
Pro la shtormo mi ne plu emis kuiri, sed manghis iom da pano kun mielo kaj frue enlitighis por auskulti al la shtorma vento, esperante, ke ghis la posta tago ghi malfortighos.
Antau la sunsupreniro mi levighis kaj foriris. La unuaj 38km la vojo daure supreniris, ghis mi atingis la montan altecon de 2560m, de kie montrighas tre bela pejzagho. Mole subeniris denove tra malgrandaj montetoj, kiel dunoj. Che parkejo proksima de vojgastejo, kie mi respondis al la scivolemo de kelkaj nuksvendistoj kaj al mia propra sojfo, staris tri kamionoj plene je petrolo, kaj tri kamionoj plene je konstrushtonoj. Bam, kiu trovighas antau mi, shajne ankorau estas konstruata, post la tertremo antau tri jaroj.
La vojo estas mallargha, kaj ne estas asfaltita flanko. Plurfoje mi devas salti kun mia biciklo en la shtonsabla flanko, kiam buso au kamiono ne havas sufiche da spaco por trapasi min pro la kontraua trafiko.
30km antau Bam mi estis trapasita de australia paro sur motorbiciklo, kun kiuj mi pasis agrablan vesperon en la etosa gastejo de Akbar en Bam.
Post du tagoj da ripozo en Bam, mi denove tre frue ellitighis por ekbicikli antau la sunlevigho. Mi havas unuan tagon en la deserto Lut antau mi. La vesperon antauan la vento skuis dum momento la palmojn en la ghardeno de la gastejo de Akbar. Mi do esperis ke la vento turnis je mia favoro. En la matena malhelo mi turnighis post la gastejo de Akbar chirkau stratangulo. Forta vento blovis en mia vizagho kaj mi vigle pedalis kontrau ghi, dum mia koro eksaltis pro ghojo. Char la strato iras en la kontraua senco por kelkcent metroj por atingi la chefan vojon. Mi havos fortan venton malantau mi du almenau 60km ghis Fahraj! Sur la vojo al Fahraj, mi la granda nombro da daktilpalmaj plantadoj surprizis min. Ankorau ne estas deserto. Skurilaj rokformajhoj jhus antau Fahraj memorigis min al la Pinakloj en okcidentaustralio. Estas bela loko, kaj mi rapide antaueniras. Kion mi deziras pli! Ekde Fahraj, la vento turnis por veni el la sudo, dum la strato turnis nordorienten, samtempe la verdeco malaperas. Chirkau mi, mi vidas nenion pli ol shtonetoj kaj sablo ghis la horizono. Stranga sento de soleco kaj trankvileco kaptas min. Neniu arbo, nek arbusto, neniu domo chirkau mi, nur griza strato tra shajne senviva griza sablo kaj shtonetoj kaj maldekstra iu konstruata trajnvojo. Jen, finfine mi estas en deserto! Kaj mi antaueniris kun 30km/h. Mi sentas kiel mi flugas tra tiu deserto. Mi estas felichega, kaj mi salutas la veturiloj kiuj venas el la deserto antau mi. Ankau ili salutas min kun rideto. Ili scias, kien mi iros, char ili venas de tie. Mi ankorau tute ne sciis, kio atendos min ekde nun, sed mi volis scii.
Nun la strato estis tute rekta. En la malproksimeco mi vidis ian turon. Ghi aspektis kiel lumturo en marbordo, sed ghi staras meze en deserto. Kiam la strato ankorau ne estis asfaltita, ghi vershajne estis bona gvidilo por la vojaghantoj.
Dank al la vento mi tiel rapide antaueniris, ke post tri horoj mi jam pasis 95km. Post 114km mi pauzis por la una fojo en Shur Gaz, polica stacio survoje. Se mi havintus malbonan veteron, chi tie mi starighintus la tendon. Sed mia horloghon indikas la deka kaj duono, lau oficiala irana tempo nur estas la naua. Jam en Kerman mi shanghis mian horloghon por la Pakistana tempo, char en tiu regiono estas pli tauga por biciklisto kiu vivas lau la sunlumo.
Mi estis tiel rapide, ke mi certe ankorau daurigos la 50km ghis Kaherak. Sed nun mi ghuas mian piknikon el pano, daktiloj, pomo kaj kelkaj biskvitoj. Kun ghojo mi ankau rigardas la flagojn che la polica stacio, kiuj chiuj staris en la vento kaj montras la direkton kien mi iros. Sed kiam mi shalitis la GPS, mi ekterurighis. Mi nur trovighas je alteco de 434m super maro. Tio signifas, ke mi ne nur havis venton de malantaue, sed mi ankau perdis preskau 800m da alteco. Je la dekunua mi daurigis la vojon. Nun la deserto ighas sabla. Je mia dekstra levighas belaj sablodunoj kaj ree la vento blovis sablon trans la strato, kiu indikas ke la vento venas iom flanke el la malantauo. Mi iom preokupighas ke la vento povus ankorau pli turni, kontrau mi. Post 5 horoj kaj unu minuto da biciklado mi jam postlasis 150km da vojo. Sensacia! 12 kilometrojn poste, au jhus antau la unua horo mi atingis Kahurak. La tagon antauan mi ankorau pensis ke tiun lokon mi atingos se mi havus bonajn ventkondichojn. Sed la vento estis ankorau pli efika ol mi iam audacus revi kaj pripensis, chu mi ankorau povus atingi Nosratabad. Lau la mapo ankorau estas 64km, sed antau Nosratabad lau la map la strato ankau trapasas alteco da almenau 1500m super maro. Tio signifas 1100m da diferenco je alteco. Mi kalkulis. Je normalaj kondichoj, por 64km mi bezonus chirkau 3 horojn, por 1000m da supreniro mi devas aldoni 2 horojn, do normale mi devus kalkuli je 5 horoj da vojo ghis Nosratabad el Kahurak. La suno subeniras je la sesa kaj duono (je la kvina horo), do se mi daurigos je la unua kaj duono (dudeka horo) mi ankorau povus atingi Nosratabad-n ech se la vento malfortighus. Se ghi dauras tiel, eble mi shparus duonan au ech tutan horon. Mi hezitis. Jam mi havas 162km malantau mi, kiu ja estas longa distanco por unu tago. sed nur estas tagmezo lau irana tempo, kaj mi nur biciklis dum apenau kvin kaj duona horo. Chu daurigi, chu resti chi-tie, starigi la tendon kaj atendi la vesperon?
Konsiderante ambau eblecojn, mi rigardis denove la flagojn starantajn en la vento. Nun mia velista koro ekparolis. Se mi estus en haveno, estus peko resti tie je tia vento. Kaj imagu, ke mi restus tie kaj la vento vespere malhelpus min bruligi la fajron de mia kuirilo, dum ghi povus nun helpi min antaueniri.
Anstatau longe pripensi, ghis kiam tro malfruas, mi resurbiciklighis precize je la unua kaj duona kaj daurigis la vojon.
Sed kiam mi ekpedalis, mi tuj konstatis, ke la venontaj 64km estos malsamaj. Malgrau la malantaua vento, mi apenau sukcesis esti pli rapida ol 20km hore kaj mi sentas la pezon de la biciklo. Chu mi estas pli laca ol mi volis kredi? Mi trankviligis min, ke eble la vojo same nerimarkeble supreniras, kiel ghi antaue malsupreniris. Kaj se mi povus gajni kelkcent metrojn da alteco je rapideco de 20km hore dank al la vento, tiam estas ankau gajno da tempo. En Kahurak mi forgesis refreshighi mian visaghon kaj brakojn per la tiea akvo. Tiun mi tuj post mia foriro regretis, sed mi vidis nur kelkajn kilometrojn antau mi alian oazon kaj decidis, refreshighi tie. La akvo kiun mi tie trovis en akviga kanaleto estis tiel varma, ke ghi apenau refreshighis min.
Pro la sablo kiu estas blovita trans la strato, mi rimarkis, ke la vento turnis je preskau 90 gradoj. Ghi denove venas pli el la oriento. Daure de malantaue, sed el la maldekstra flanko. Des pli bone, post 30km la strato turnos orienten antau eniri la montarojn.
Krom la pezo de la biciklo nun ankau la suno komencis premi min. En Kahurak mi esperetis ke unu el la multaj aperintaj nubetoj donus al mi ombron. Sed tiel ne estis. Malgrau mia kaptuko mi sentas komencantan kapdoloron. Chu mi bone decidis, daurigi? Mi nun trinkas pli ol antau, de tempo al tempo mi ankau malsekigis mian kapon je akvo. Mi pedaladis, la aperinta montaro je mia dekstra. Ie antau mi, la strato turnos dekstren kaj eniros la montaron. Mi deziras nenion pli, ol alveni je la piedo de la montaro, char mi scias, ke tie mi havos la duonon de la vojo inter Kahurak kaj Nosratabad, kaj ke ekde tie, la vojo certe supreniros.
Subite, mi rimarkis, ke iu kamioneto malrapidighas malantau mi, por malrapide alproksimighi min. Mi observis ghin en mia spegulo. Oni parolis ofte pri teroristoj en tiu regiono, kaj antau tri jaroj tri biciklistoj estis forportitaj inter Bam kaj Zahedan. Chu jen la teroristoj? Chu jen la fino de mia vojagho? Nu, venu kio venu. Mi decidis ne maltrankvilighi sed turnis la kapon, kiam la veturilo sufiche alproksimighis. Ili estis apud mi, kiam mi salutis ilin kun rideto, kaj samtempe ekrimarkis metalan objekton, kiun tenis ridetanta kaj salutanta viro el la kamioneto. Estis aluminian glason plena je akvo en lia mano, kiun li proponis al mi. Mi pensis pri la simila situacio antaue en Serbio, danke akceptis, kaj prenis kelkajn glutojn. La akvo estis ech malvarma! La reston mi provis vershi sur mian kapon, sed trafis chefe la dorson. Ankau bone. Dankante mi redonis la glason kaj respondis al la kutimaj demandoj: Kien? De kie? Chu sola? Chu ne laca? antau ol la veturilo daurighis.
La vojo ankorau kelkajn kilometrojn ete supreniris, poste malsupreniris por turni dekstren kaj trapasi ebenajhon antau ol eniri la montaron. Antau subeniri mi ree kontrolis la GPS kaj chi-foje ekghuis. Mi jam gajnis 450m je alteco ekde Kahurak!
Je la komenco de la ebenajho trovighas iu stratmoskeo, kie mi mallonge haltis por refreshighi mian vizaghon kaj brakojn, kaj por ripozi momenton en la ombro. Estis preghtempo, kaj kelkaj irananoj haltis por preghi, kaj denove tre interesighis pri mi kaj mia vojagho. Ankau iu buso haltis, kaj viro kuris el ghi, por rapide fari sian preghon. Kio devas esti, devas esti. Tion ankau mi pensis, kiam mi rimarkis, ke nun tamen nubo kovris la sunon. Tiam mi surbiciklighis kaj daurigis la vojon por ghui la ombron por momento. La ebenajho estis pli longe ol mi atendis kaj ankau iomete supreniris. Je ghia fino la strato chirkauis forlasitan kontrolturon. Tie mia bicikla komputilo indikis al mi ke mi jam biciklis 200 km samtage. 200 km! Tio, karaj amikoj, estas celebrenda, mi pensis kaj imagis kiel mi malfermas botelon da champagna vino kaj tostas kun amikoj. Sed antau ol malplenigi mian glason, mi ekmallaudis min. Char antau mi, shtonegoj levighis, la strato kurbighis supren kaj serpentighis tra la shtonegoj. Jes, Benno, tion vi bele ekpensis. Unue bicikli 200 km por poste ankorau grimpi supren 600 metrojn da alteco. Kia bona ideo! Tamen, mi ne envolvighis en miaj fiparoloj sed prenis lastan grandan guton el mia imaginita glaso kaj remetis ghin sur la same imaginitan bufedon por plenforte alfronti la supreniron. Por mia instigo mi metis la GPSn kun la indiko de la alteco sur mia maptablo. Ja supreniris, metro post metro, kaj daure mi observis la indikilon. Post tri mallongaj tuneloj mi jam atingis altecon de 1300m. Nur ankorau 250m mi kuraghigis min, tiam mi estos che la pinto. Sed mirinde, la supreniro estis sufiche agrabla. Mi trovis bonan ritmon, la strato tamen ne estas tro kruta, eble 5-6%. Krom tio, ne estis la nuboj, sed la ombro de la shtonegoj je mia maldekstro, same kiel sukeretoj, kiuj dolchigis mian supreniron.
Kaj subite, mi estis che la pinto de la paso, post 212km, je alteco da 1530m. Estas la kvina posttagmeze, kaj mi ghojegas. Kvankam ankorau estos 14km ghis Nosratabad. Sed tio estos senkosta aldonajho, char la strato denove malsupreniros, kaj mi povos tiel iomete korekti la averaghan rapidecon. Mia labortago estas finita. Bona horo antau la sunsubiro mi enbiciklis la korton de la sukurejo de Nosratabad, en kies ghardeno mi povis starigi mian tendon. Mi ankorau kuiris teon kaj vespermanghon antau enlitighi kontente en mia tendo.
Post bona matenmangho mi daurigis la vojon. La vento tamen turnis, kaj denove venis el la sudo, do iomete kontrau mi. Kaj denove la strato supreniris, mi ankorau havos du monttrairoj je pli ol 1500m antau mi. Seniluzigite mi antaueniris, la antaua tago restis kiel revo. Tamen, nur estas 100km, kaj mi atingis Zahedanon sufiche frue. Mi serchis la popularan kaj malmultekostan hotelon el mia gvidlibro, kiun mi trovis dank al helpema Zahedanano, sed: Plena! Mi provis alian hotelon: Plena! Ankau la tri hoteloj ekster la urbocentro, apud la chefa bushaltejo nur konis unu vorton: Plena! Ok hoteloj estis plenaj, kaj tri hoteloj proponis chambron je prezoj nepageblaj inter 30 kaj 35 dolaroj por nokto. Dum mia serchado du horoj pasis, kaj mi biciklis 20km en la urbo Zahedan, sen sukceso, kaj baldau la suno subiros. Mi ekpensis strategion. Mi reiru al iu hotelon kiu havis korton, kaj tie mi proponos starigi mian tendon en la korto, se vere la hotelo estas plena. Se ili ne permesus, ili prenu min al la polico, kiu indiku min lokon por starigi mian tendon. La hotelo ne konsentis, ke mi tendumu. Ili diris ion pri polico. Jes, mi respondis, ankau bone, kie estas la polico? Ili denove sendis min al la hotelo vidalvide. Mi do postlasis la biciklon, kaj iris al tiu hotelo, kie oni 2 horojn antaue kontrolis mian pasporton kaj diris ke ili estas plenaj. Chifoje tamen estis libera chambro por kvar dolaroj. Chu en Zahedano la gastemo de Irananoj finis?
Je la 10a horo vespere iu frapis mian pordon. Estis la gastiganto kun policisto, kiu demandis mian nomon kaj la nomon de mia patro, kaj mallonge inspektis mian biciklon, antau foriri kun la videble malpezigita gastiganto.
|